Enmigrado en Kanadon

Jean Suey Zee Lee, unua ĉinakanadino, kiu servis en la reĝa aviado de Kanado, ricevis la kanadan ŝtatanecon en 1947.

Enmigrado en Kanadon estas tradicia fakto. Kanado estas lando kun multkultura popolo, kies enmigradkvanto estas la plej alta en la mondo. Ĝi estas la dua cellando de enmigrado en la mondo post Usono.

Ĉirkaŭ 250.000 enmigrantoj alvenas al Kanado ĉiujare, kaj ĉirkaŭ 150.000 enmigrintoj iĝas ĉiujare kanadaj civitanoj. Kanado estas ankaŭ unu el la landoj, kiuj akceptas la plej altan nombron de rifuĝintoj, plejparte el Haitio, Latinameriko, Somalio kaj de mezorientaj landoj, kiel Irako, Afganujo, Irano kaj Sauda Arabujo


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search